Oberotterbach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 132 loĝantojn.
La burgo Guttenberg estas la ruino de rokburgo proksime al la franca landlimo en la germana parto de la teritorio Wasgau, kiu apartenas al la Palatinata Arbaro. La burgruino situas tri km okcidente de Oberotterbach en la distrikto Südliche Weinstraße, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La ĉirkaŭa pejzaĝo nomiĝis Guttenberg laŭ la domina burgo, kaj aldoniĝis en 1559/66 al la princlando Palatinato-Veldenz, sed tamen la duklando Palatinato-Zweibrücken ankaŭ havis pretendojn pri ĝi. En 1733 ĝia posedo dividiĝis al la nobelaj familioj Pfalz-Birkenfeld kaj Pfalz-Sulzbach.